Insuloj en Svedio

En Svedio ekzistas multaj insuloj de varia grandeco. La oficiala nombro de tiuj pli grandaj ol 25 m2 estas 221 831[1]. Proksimume 123 400 el tiuj troviĝas en lagoj kaj riveroj, 12 258 en la plej granda lago, Vänern. Plej multaj enmaraj insuloj, 29 000, troviĝas en la gubernio Stokholmo (Stokholma arkipelago). En la tuta lando, proksimume 72 000 insuloj estas pli grandaj ol 1000 m2. Ĉi-sube sekvas listo de la plej grandaj, ordigitaj laŭ areo.

La plej granda insulo estas sennoma, ĉar la homoj ĝenerale ne konscias pri ĝi. Ĝi estas la terparto inter la forkiĝo de la rivero Tornio (Torne älv) kaj la Botnia golfo. Sen ia dubo, tio ja estas insulo, seninterrompe ĉirkaŭita de libere fluanta akvo. Aliflanke ekzistas tre multaj tiel nomataj ”insuloj” (svede ö), kiuj dum la paso de jarcentoj pro teraltiĝo kunfandiĝis kun la ĉeftero aŭ kun alia insulo, sed kiuj retenis sian pratempe adekvatan nomon.

  1. SCB Öar i Sverige

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy